Soneto kun grimpa vicio
mi vivis samtempe kun Homo 
la plej Granda inter granduloj 
nun tempo kuras laŭ formuloj 
binditaj kun la Fama Nomo 

sed mi dubas ĉu la gravuloj 
meritas Lin aŭ sin mem ĉefe 
por fiksi famon reliefe 
sur la vico de l' malmortuloj 

ĉe Bastiono de Silento 
mi plantis koloran vicion 
kiu suprenrampas al vento 

ĉiu grimpas sur tiu tero 
eĉ farante koalicion 
ĉu ĉiam ĝuste? ĉu kun vero?
Bastiono de Silento, la 13an de aprilo 2005