Soneto pri germana papo
mi foriris de komputilo 
antaŭ l' dekoka kaj mi ŝaltis 
iun stacion - mi ekzaltis 
ĉar blankfumis televidilo 

ĉu fumo blanka aŭ ĉu nigra? 
sed tuj sonoriloj prononcis 
elekton de l' papo anoncis 
kiu estas ankaŭ emigra 

jes! Benedikto la Deksesa 
devenanta de Germanio 
ŝajnas dogma sed ne regresa 

intelektulo tre doktrina 
do taŭga por hegemonio 
kuraĝa kun povo rutina
Zuriko, la 19an de aprilo 2005