Soneto pri faka fremdulo
mi tiel jam enradikiĝis 
en la germanlingva kulturo 
ke mia parola bravuro 
more ankaŭ alkutimiĝis 

nur tiu ĉi alkutimiĝo 
konsentas kun la vivo parte 
ĉar svisa ĵargono malfarte 
restas kiel miskompreniĝo 

kiel konstanta elmigranto 
mi ne miksas min kun afero 
pri kiu respondas lingvanto 

fremda en mia propra lando 
fremda ankaŭ sur tuta mondo 
fremda en mezo kaj sur rando
Zuriko, la 20an de aprilo 2005