Soneto pri la samaj spertoj
pri kio skribi se impresoj 
je montvagado estas l' samaj 
plantoj similaj do tiamaj 
nur laco venas kun progresoj 

sekvaj paŝoj estas aliaj 
malrapidaj kaj pli sekuraj 
ne tiel certaj eĉ obskuraj 
ĉu ili vere estas miaj 

sekureco malinteresa 
pri juna bravuro sopiras 
en praktiko ŝajnas karesa 

mi iras ĉar mi devas iri 
per alkutimiĝo mi spiras 
volante la forton akiri
Scaiano, la 26an de aprilo 2005