Soneto - foira Luino
ili revenas kompromitaj 
ĉar ili ne atingis celon 
sed nur militadis kruelon 
pro tio estas deprimitaj 

ĉitempe en urbo Luino 
okazas merkreda foiro 
por turistoj folklora miro 
por komercistoj gajno-fino 

malmultekostaj ĉinaj varoj 
konkurencadas en Eŭropo 
por vendistoj venas koŝmaroj 

feliĉe ĉe Lago Maggiore 
regas printempa biotopo 
naturo disvastiĝas flore
Luino, la 27an de aprilo 2005