Soneto pri tenebr-bezono
lumo estas spuro de vivo 
flagrata nin maltrankviligas 
ruĝa zelotismon haltigas 
verda instigas al derivo 

Lago Maggiore je meznokto 
estas plena de lumaj signoj 
kontraŭ tiuj birdaj indignoj 
aludas pri tenebra dokto 

matene lumiloj neiĝas 
pro taga tutpovo de suno 
vespere denove briliĝas 

birdoj ĉitempe trankviliĝas 
kiam regas steloj kun luno 
rajto por mallumo viviĝas
Scaiano, la 28an de aprilo 2005