Soneto pri fluo de tempo
mi sentas forfluon de tempo 
antaŭ kelkaj tagoj ni venis 
kaj plenpakaĵojn ni nun prenis 
por nova venecia trempo 

"Casa La Tortue" - tri dormejoj 
sur du etaĝoj tri salonoj 
granda teraso du balkonoj 
ĉio luksa kiel por bejoj 

miksaĵo de ŝtona kabano 
kaj tre moderna palaceto 
malkurtenita barbakano 

al Sant Abbondio lasta vojo 
tra arbaro al preĝplaceto 
ni revenos tien kun ĝojo
Sant Abbondio, la 29an de aprilo 2005