Soneto implike responda
simpla demando „ĉu vi kredas?“ 
responde racia impliko 
„ho jes mi estas katoliko“ 
ne ĉiam grundpovon posedas 

post la simila esplorprovo 
Peter von Mat nenion diris 
„kiel katoliko…“ li miris 
pri maldelikata mistrovo 

bapto tute sen nia volo 
distingis min esti kredanto 
ĉio poste ŝajnas petolo 

se Dio pekanton pardonas 
tiam li ne restas ŝuldanto 
ĉar reen la kredon proponas
Zuriko, la 6an de aprilo 2005