Soneto - kontraŭ papa volo
mi tralegis sur iu paĝo 
ke nacia kongregacio 
debatas pri rezolucio 
je la parlamenta omaĝo 

por Johano Paŭlo la Dua 
eĉ pli efektus tiu tako 
antaŭ milito en Irako 
diskuto pli estus kongrua 

kun la deziroj de la papo 
kiu kondamnis la atakon 
nun venis hontinda etapo 

parlamentanoj - skribu klare 
ke poloj sklavigas Irakon 
via prudo agas amare
Zuriko, la 7an de aprilo 2005