Soneto je la papa tombo
oni sendis al mi kandelon 
do mi lasas ĝin interrete 
por ke ĝi flamigu konkrete 
la homaran socian belon 

ĉe entombigo gravaj gastoj 
preĝe parolis Fidel Castro 
la kuba komunista mastro 
okazas ĉiloke kontrastoj 

la komunisto Dieter Rooke 
skribas pri la sola ŝtatestro 
kiu oficiale voke 

parolis lingvon Esperanto 
sendu la lumon al Majesto 
kaj danku por la apoganto
Bastiono de Silento, la 8an de aprilo 2005