Soneto pri flustranta cento
aĝeco - kripla kaj merita 
kiel ĉio sur tiu mondo 
"pli aĝa - pli saĝa" - respondo 
sed bedaŭrinde forgesita 

"mi sciis sed mi ne memoras" 
oni aŭdas de grandaĝuloj 
"nula horo" - kiom da nuloj
restas en menso se ĝi oras? 

mi konas iun kiu tute 
ne trankviliĝas en problemo 
li estas lerta absolute 

ĉe li klare flustradas cento 
kaj li agas vigle sen tremo 
vere nekredebla evento
Bastiono de Silento, la 12an de majo 2005