Soneto komenceklezia
kiam? ĉu Kristnasko en frosto 
aŭ Pasko aŭ Ĉiuj Sanktuloj?
pri eklezikomenc' spekuloj 
jes - certe estas Pentekosto! 

volis esti milionulo 
iu en la televidludo 
supra demando sen konkludo 
kaj malvenkis la malsciulo 

mi - kiel prava katoliko 
bedaŭrinde ankaŭ ne sciis 
sed respondis mia edzino 

ĉar ŝi estis protestantino 
kial mi pri tio menciis? 
... ĉampano ŝaŭmas en kaliko
Bastiono de Silento, la 15an de majo 2005