Soneto kun amodifino
amo ne akceptas principon 
se ĝi estas tiam nin servas 
foriranta kun tristo vervas 
perfido neas anticipon 

unu pastro skribas pri amo 
kaj ligas ĝin kun Resurekto  
kiel eklezia subjekto 
ne dirante pri ĵaluzdramo 

l' temo povas esti banala 
kiel feliĉo malekzista 
kvankam ĝi estas ideala 

amo estas strebo al bono 
tempe ĉiam ŝajnas rezista 
tien kaj reen kun revkrono
Bastiono de Silento, la 16an de majo 2005