Soneto je balaaĵaro
estis balaaĵa problemo 
je preciza horo kaj dato 
kaj nun la nova agregato 
ĉiuhore zorgas pri l' temo 

balao en urbo tre gravas 
pri ĝi pripensas sciencistoj 
jes - ne nur strataj purigistoj 
kontraŭ malpuraĵoj nin savas 

oni tre longe ĝin konstruis 
plibonigante la projekton 
kaj kunlaborantojn instruis 

Barbara nun unuafoje 
ĵetis sakon en la objekton 
pri kiu ĉampanis ni ĝoje
Zuriko, la 25an de majo 2005