Soneto pri pensoj deviaj
amiko de Sinjoro Dio 
ne povas certe Lin kontraŭi 
kaj per io ajn anstataŭi 
al Li gvidas vojo de ĉio 

miaj pensoj estas deviaj 
ankaŭ pro la Diaj indecoj 
ne estis aliaj eblecoj 
nur kredaj kondiĉoj variaj 

mi apartenas al kulturo 
kiun mi ŝatas do ne neas 
ankaŭ en mia aventuro 

se mi kritikas kun bravuro 
ideologiojn - mi kreas 
sendependecon por futuro
Bastiono de Silento, la 26an de majo 2005