Soneto kun kredorespekto
mi estas amiko de Dio 
kiel skribas aliaj homoj 
kaj miaj rilatoj al domoj
religiaj diras pri tio 

tamen je ĉiuj eklezioj 
mi havas neŭtralpozicion 
memorante inkvizicion 
ĉe multaj kredmalatrezioj 

iu dirus "estas malfortoj 
kiujn ĉiu homo posedas 
ankaŭ laŭ sacerdotaj vortoj"

kiel katoliko mi neas 
scion pri tio kiu kredas 
aŭ kiu konfesmalobeas
Bastiono de Silento, la 28an de majo 2005