Soneto pri bapta absolvo
katoliko ne estas tiu 
kiu pagas ĝustan imposton 
li portas ĉefe baptan koston 
kaj pri tio li nepre sciu 

eĉ la plej granda heretiko 
se li estis iam baptita 
li povas esti absolvita 
kaj esti brava katoliko 

sufiĉas nur pekojn konfesi 
kaj ankaŭ pro ili bedaŭri 
do sian animon restaŭri 

ĉu regresi aŭ ĉu progresi 
ordaloj pri tio ne diras 
persono mem rilatojn spiras
Bastiono de Silento, la 29an de majo 2005