Soneto pro vortareraroj
jam multfoje mi tion spertis 
estas turpe se en vortaroj 
troviĝas signifaj eraroj 
pri tio mi ofte avertis 

ekzemploj - mazurko tritakta 
laŭ PIV jes "simila al polko" 
kun ritmo perdita en holko 
ĉar polko ja estas dutakta 

hoko - koko kaj Silezio 
ne apartenas al tri landoj 
ĉu speciala amnezio? 

timigas vorto "Galicio" 
aŭstriaj aneksaj rubandoj 
dum mankas ĝusta Podolio
Bastiono de Silento, la 19an de junio 2005