Soneto pri riĉa mizero
ĉiutage ankaŭ somere 
li volas kaŝi malriĉecon 
kiu montradas sian specon 
eĉ dum bankedoj tre sincere 

inter unu kaj l' dua manĝoj 
senvole venas inter frazoj 
tiuj de malriĉeco kazoj 
kun kompleksoj je mankoŝanĝoj

ĉu estas grava ke mizero 
nun ludas rolon de riĉeco 
ne per mono sed maniero? 

li pensas ke neniu scias 
pri lia plena malforteco 
eĉ se li potencon mencias
Bastiono de Silento, la 21an de junio 2005