Soneto pri ŝanĝoj de memo
denove mi devas konjekti 
ke ne pri ĉio oni povas 
skribi dum nuntempo trovas 
difinon por ĉiujn suspekti 

malbono trairas al bono 
kaj poste aspektas eĉ noble 
signifo ŝanĝiĝas multoble 
je diverse valora fono 

kiu kaptas de l' himno sencon 
konata melodio ĝenas 
ne ĉiuj havas paciencon 

kredu ke honoro kaj virto 
en puraj formoj jam ne venas 
nur eventuale kun flirto
Zuriko, la 27an de junio 2005