Soneto pri la asignatoj
mi ne sukcesis - bedaŭrinde 
kiel ĉiam mankis kuraĝo 
por diri NE - malavantaĝo 
kiu ne aspektas ridinde 

homoj afable simpatiaj 
ili volas ion aldoni 
al socio ankaŭ proponi 
helpon en branĉoj profesiaj 

kaj mi rakontis anekdotojn 
pri internaciaj rilatoj 
ĝis ili aranĝis balotojn 

mi diris ankaŭ pri vortaro 
en kiu estas asignatoj 
pri iam malriĉa svisaro
Zuriko, la 4an de junio 2005