Soneto - disko SZYMANOWSKI
ekscito estas la provoko 
dum unu minuto soneto 
ĉar iu skribaĉkoboldeto 
provokas min al tiu moko 

temas pri l' fama komponisto 
Karol Szymanowski - unika 
kaj origine tre efika 
gravega per verko artisto 

oni eldonis novan diskon 
Piotr Anderszewski - pianisto 
ludas kreante muzikfiskon 

aldone restas malfascino 
iu skribas pri imitisto 
ne pri polo - pri ukraino
Zuriko, la 15an de julio 2005