Soneto pri la dorsosako
dorsosako estas objekto 
sen kiu mi vivi ne povas 
kiam mi aventuron trovas 
sen ĝi ne ekzistas efekto 

rigardas mi ene kaj vidas 
unue - ĉampanan botelon 
je kiu mi faras koktelon 
due - mi nun sur ŝtono sidas 

trie - en plastika saketo 
sandviĉojn kun milda fromaĝo 
kaj ŝinko ankaŭ porkkotleto 

kvare - du fotoaparatojn 
dulorneton - je mia aĝo 
kaj mapon montrantan montstratojn
Sefinental, la 16an de julio 2005