Soneto kun citaĵo de Brecht
serĉi formon - estas troigo 
se mi havas ion por diri 
mi ne devas tion akiri 
je principo de meminstigo 

"unue manĝ' - poste moralo"
tion konfirmadas scienco 
ankaŭ arto kun diferenco 
laŭ ĉiutaga kutimfalo 

vortoj pri nombro kaj kvalito 
estas konataj reciproke 
ĉar ili dependas de mito 

de roman' kun ŝlosilsekreto 
enhavon mi ĵetas eĉ moke 
nur al unu mia soneto
Gimmelwald, la 17an de julio 2005