Soneto pri manipulantoj
en "arte" dum tuta vespero 
ĉio temis pri forpelintoj 
persekutitaj rifuĝintoj 
sed nur laŭ germana flankvero 

ĉiuj germanaj gesortuloj 
estis elegante vestitaj 
kaj poloj ne estis filmitaj 
terure magraj mizeruloj 

ankoraŭfoje mi asertas 
ke por ĉio ŝuldas germanoj 
streĉu atenton - mi avertas! 

finan disputon partoprenis 
nur tiuj kun etendaj manoj 
adversantoj tute ne venis
Gimmelwald, la 19an de julio 2005