Soneto pri vojaĝrezigno
nun vere devis esti Nilo 
ni tamen ŝanĝis niajn planojn 
serĉante aliajn kabanojn 
kun sama kiel nun trankvilo 

mi telefonis al Barbara 
iam al Ghazala Hotelo 
jam forpasis tempo de belo 
daŭras realeco koŝmara 

kiam ni venos al Zuriko 
tiam ni reflekse decidos 
pri nia daŭra heŭristiko 

ni bedaŭras pro tragedio 
kien ni veturos  - ni vidos 
sed certe ne al Egiptio
Gimmelwald, la 23an de julio 2005