Soneto pri ŝanĝa vetero
antaŭ domo kaprina grego 
du dometoj monte malplenaj 
malaperis homoj serenaj 
ili revenis al talvego 

rapide venis uragano 
kaprinoj forkuris al budo 
oni aŭdis tondrojn de sudo 
fulmoj lumis je akompano 

montoj ne plu estis videblaj 
ĉar pluvo ilin kurtenigis 
poste ventoj fariĝis feblaj 

aero odoris ozone 
ĉielo denove bluiĝis 
kaj montaro aperis fone
Gimmelwald, la 24an de julio 2005