Soneto kontraŭ la nacio
mi legas libron "Kontraŭflue" 
de Wojciech Jaruzelski glute 
ĉar li argumentas akute 
bedaŭron esprimas dilue 

li trovis tiujn argumentojn 
kiuj antaŭe ne ekzistis 
tamen li en tio persistis 
ke konscienco batas sentojn 

mi kantis por "Solidareco"
nun mi farus militan staton 
se estus por tio ebleco 

mi estas kontraŭ la nacio 
kiu ne aŭdis sian papon  
pri usona okupacio
Zuriko, la 6an de julio 2005