Soneto pri mia navigo
"ĉu vi havas aŭtomobilon?"
"ne - mi ne posedas vilaon" 
"verŝajne vi bredas araon?" 
"ankaŭ ne - nur la propran stilon" 

mi bredas mian liberecon 
kaj similaj interparoloj 
estas por mi kiel petoloj 
havantaj nigran humorecon 

sed aŭtojn mi luas nur deve 
jaĥtojn ankaŭ ĉar mi navigas 
tra la vivo bunte kaj reve 

tre ofte mi kuŝas en lukso 
ĉar jam eterno min instigas 
kaj logas orname per nukso
Bastiono de Silento, la 7an de julio 2005