Soneto pri svisa abundo
pli belan kaŝejon de l' mondo 
ol Svisio nenie mi trovos 
eĉ se mi tre aktive provos 
laŭ sperta kaj multjara sondo 

loĝantaro estas koreca 
kaj antaŭ ĉio bondezira 
etoso mirinde admira 
administrado respondeca 

en vendejo tramo aŭ ŝipo 
homoj ridetas reciproke 
rido apartenas al skipo 

civito kun granda respekto 
traktas individuon voke 
jen ekonomia efekto
Gimmelwald, la 1an de aŭgusto 2005