Soneto pri ordo kaj saĝo
Avon mi rememoras kore 
renkontiĝoj estis solenaj 
interparoloj kiel benaj 
traktataj tre ofte humore 

Avo estis tute alia 
ol lia tuta mediaro 
tre grava estis kalendaro 
kaj ĉiu festo familia 

mi tenis ŝuldojn pro ideoj 
pri kiuj mi tiam rakontis 
kiam gravis kontraŭaj kreoj 

Avo rigardis kaj silentis 
interne eĉ ridis aŭ hontis 
sed ne montris kion li sentis
Zuriko, la 10an de aŭgusto 2005