Soneto je matenmalvarmo
nokton por loĝantoj oferi 
eĉ se ili tro laŭte klaĉas 
tamen tio al ni tre plaĉas 
do ni volas tion toleri 

varmego forŝvebas matene 
tiam estas ege agrable 
malvarmo ne restas estable 
ĉar suno alvenas povtene 

tero varmiĝas kaj pro tio 
venos natura katastrofo 
kaj estos detruota ĉio 

cikadoj komencas koncerton 
mi eliras de l' lasta strofo 
por ricevi vetur-oferton
Kreto, la 17an de aŭgusto 2005