Soneto pri Asomatoso
pop' Miĥalis Georgoulakis 
montris por ni sian muzeon 
same mizero-apogeon 
la fama Manos Hatzidakis 

(aŭtor' de "Pireo-infanoj") 
devenas de ĉi tiu gento 
Andreo - teknika evento 
restas inter konstru-titanoj 

Georgo en lando famiĝis 
pri literatura scienco 
Asomatos' iom riĉiĝis 

pro tio fama "ĥorjatiki" 
kaj "caciki" - kun riverenco 
bongustis - por falsgramatiki
Kreto, la 21an de aŭgusto 2005