Soneto ĉe pano kaj vino
ĉio devis esti samtempe 
sed ekestis parto post parto 
ĉar miksiĝis farto kun starto 
la afero finiĝis trempe 

dum tuta tempo io mankis 
vinbotelo sen korktirilo 
jen stacio sen veturilo 
por pantranĉeto oni dankis 

unu peco por du personoj 
"pano kaj vino" - la simbolo 
kun evangeliaj bentonoj 

por resto ni trovis metodon 
kun kuko turka - tie greka 
finfine ni kriis "Heŭreka!"
Kreto, la 22an de aŭgusto 2005