Soneto skribita kromvole
komencis mi skribi senvole? 
tiu metodo havas ĉarmon 
liber-enhavon - sencan varmon 
somero instigas petole 

matene - plaĝo matenmanĝo 
promeno diverse facila 
kaj poste siesto trankvila 
aŭ aŭtomobila aranĝo 

veturado tra ebenaĵo 
de vilaĝeto al vilaĝo 
al knajpo kun bona manĝaĵo 

Kreto rostiĝas ĝis profundo 
dum venas timega mesaĝo 
Svision detruas inundo
Kreto, la 24an de aŭgusto 2005