Soneto kun la ruĝa flago
elteni someran varmegon 
sur plaĝo ne estas facile 
dum suno pritraktas nin brile 
maro ĵetas altan ondegon 

plaĝmajstro ruĝan flagon ferlis 
ĉar la ondegoj malgrandiĝis 
mi tamen daŭre trankviliĝis 
ĉar lasta kazo time perlis 

mi pensas pri tiu evento 
ke mi certe ne povis droni 
sed estis tragika momento 

kuŝi sur akvo mi scipovis 
tamen morto min volis kroni 
de kio eliron mi trovis
Kreto, la 25an de aŭgusto 2005