Soneto kun plaĝa socio
homoj sur plaĝo - jen socio 
kun propraj leĝoj kaj kutimoj 
kun ĝojoj kaj tristaj intimoj 
kun trankvilo kaj emocio 

tiu dika tiu tro svelta 
sed nudo ĉiujn egaligas 
eĉ se al malico instigas 
vidindaĵo ne estas spelta 

turkisa maro kun ondegoj 
scipovas ligi solidare 
ĉiujn laŭ siaj propraj regoj 

ne troviĝas individuoj 
korpoj amasiĝas kompare 
kun nombro de en sablo truoj
Kreto, la 26an de aŭgusto 2005