Soneto pri singarda temo
esti solidara kun si mem 
afero ŝajnas malprobabla 
kun tiu kontraŭo afabla 
falas la solidareca tem' 

pompaĉa iris post bombasta  
ĉiu tiris al sia flanko 
tion en kio estis manko 
bonfarto okazis prokrasta 

oni povas solidarizi 
kun iu ekstera afero 
por bonajn celojn harmonizi 

singardo en solidareco 
estas bezona ĉar sur tero 
ne ĉie estas identeco
Zuriko, la 29an de aŭgusto 2005