Soneto pri amarpilolo
malnovaj ŝercoj politikaj 
pro kiuj neniu jam ridas 
revenas kaj sencon perfidas 
en mienaĉoj artifikaj 

"Honoro - Patrujo" sen Dio 
ĉio ŝanĝiĝis konvencie 
de cenzoro spekulacie 
sufiĉas por supra podio 

volas por ke estu Pollando 
ĉiu - katolik' kaj komunist' 
kaj kompreneble esperantist' 

de Lenin-ordeno rubando 
por artistino ne por artist' 
aŭtor' en rolo de altruist
Bastiono de Silento, la 11an de septembro 2005