Soneto pri superlativo
Esperantio estas lando 
kiel la mondo eĉ pli granda 
sed tiu grandeco demanda 
ne troviĝas en memorando 

ekzemple unu profesoro 
diris pri listo denuncanta 
sur kiu nomo esperanta 
ne ŝajnas baro por furoro 

en la esperantaj gazetoj 
ĉio ĉiam bone funkcias 
agado floras sen dekretoj 

tamen pri ĉiutaga vivo 
pri konfliktoj neniu scias 
ĉar dominas superlativo
Zuriko, la 12an de septembro 2005