Soneto pri ĝustaj ŝlosiloj
ne ĉiam tiuj kun ŝlosiloj 
estas loĝantoj de loĝejoj 
aŭ messervantoj en preĝejoj 
ili agas laŭ propraj stiloj 

en la germana televido 
ĉiu krianto estas lupo 
inter ili unu en jupo 
regas malico kaj avido 

oni postiras unu viron 
kun la samaj gestoj per manoj 
sputante elektan suspiron 

enhavoj ne gravas sed formoj 
de konvinko de kunlandanoj 
ke neniam alvenos ŝtormoj
Bastiono de Silento, la 13an de septembro 2005