Soneto pri gemo en cindro
en la televidaj informoj 
sensacio post sensacio 
ĵurnalistoj kun emocio 
je obeitaj leĝaj normoj 

sinjorino en fenestreto 
eĉ dolĉa sed ne hontas legi 
ŝi tute ne kuraĝas negi 
fiajn informojn de klozeto 

kretiniĝantaj civitanoj 
serĉas ĉi tiujn makabraĵojn 
kiujn faras redakcianoj 

kara anĝelo kun cilindro 
malgraŭ ĉielaj agrablaĵoj 
gemo jam perdiĝis en cindro
Bastiono de Silento, la 17an de septembro 2005