Soneto pri tago tre grava
kiu pravas kiu malpravas? 
tre ofte ekestas konflikto 
ĉeokaze ankaŭ aflikto 
kiu por kolero kartavas 

en televidilo raraĵo 
Dimitri festas naskiĝtagon 
mi festante mian nomtagon 
tostas por la dimitriaĵo 

la media manipulado 
de arogantaj ĵurnalistoj 
gvidas al ilia degrado 

efekto de antipatio 
ŝajnas taŭga por realistoj 
respekte por demokratio
Zuriko, la 18an de septembro 2005