Soneto pri pastra skribaĉo
post dek tri jaroj de la fakto 
de la "Gazeta" mi ricevis 
tekston pri kiu mi ne revis 
l' aŭtoro mensogis sen takto 

pastro Jan Twardowski verŝajne 
timis pune je episkopo 
ekzistas bendo pri duopo 
kun voĉo registrita fajne 

mi legis l' vorton post la vorto 
forstrekante laŭ lia volo 
frazojn ne je mia komforto 

ĉu li povas sin malŝuldigi 
per "...kompreni polojn" parolo 
kaj foto por veron pruvigi?
Zuriko, la 20an de septembro 2005