Soneto pri duba silento
Silentbastiono jam perdas 
sian ĉefe trankvilan econ 
oni aŭdas ofte bruecon 
feliĉa vidindaĵo verdas 

en lasta tempo bedaŭrinde 
nur noktoj havas paciencon 
akvo flustre montras potencon 
birdo flirtas en nebul' blinde 

matene perdita ardeo 
vadas sur rosita herbejo 
serĉas kie kuŝas trofeo 

du alpkornaj blovmuzikistoj 
sen spektantoj kaj sen scenejo 
ludas kiel esperantistoj
Bastiono de Silento, la 26an de septembro 2005