Soneto pri vana pravigo
kelkfoje ni interparolis 
por mi estis granda surprizo 
ke li sen intelekta krizo 
plensaĝe kaj vigle frivolis 

li inter aliaj aspektis 
kiel vera intelektulo 
pri diversflanka akumulo 
de faktoj mi lin ne suspektis 

lasttempe mi legis la libron 
de li kaj mi tuj elreviĝis 
li faris vulpan ekvilibron 

ĉu la konata generalo 
ne volas scii ke li iĝis 
la apoganto de fatalo
Bastiono de Silento, la 28an de septembro 2005