Soneto pri aŭtodafeoj
redaktoro de "Kontratekstoj" 
sendis leteron "skribu tekston"
mi rigardas partian sekston 
kaj pripensumas pri pretekstoj 

mi tute ne ŝatas partiojn 
ĉiujn en Polio pro manko 
de senco kaj amo al tanko 
aprobanta militsatiojn 

ne nur vidvinoj sed infanoj 
aŭtodafeas pro milito 
kiun subtenas sufraganoj 

alie la tuta nacio 
kun la morala parazito 
zorgas pri falsa ambicio
Zuriko, la 30an de septembro 2005