Soneto pri teleduelo
Angela Merkel - Gerhard Schröder 
ĝis fino de forto duelis 
sed kontraŭstarojn ne forpelis 
daŭras la socia degener' 

poste venis aparatĉikoj 
ĉiu defendis sian flankon 
ĉe aliaj montrante mankon 
laŭ artefikaj statistikoj 

vi karaj certe volas scii 
sur kiu flanko mi troviĝas 
mi nur tion volas mencii 

aferoj gravas sed ne homoj 
kontraŭ milito mi moviĝas 
en Irako hurlas fantomoj
Zuriko, la 5an de septembro 2005