Soneto pri silvestraj noktoj
jen aperis denove jaro 
ĉu simila aŭ ĉu alia? 
bondezira melankolia 
poste ekestos kontraŭstaro 

la soneto de Venecio 
ne influis novjarparolon 
prezidento priludis rolon 
sen aplaŭdo kaj emocio 

mem morti aŭ esti murdita 
diferenco ŝajnas grandega 
nia fino estas kodita 

sur la mondo brilas fajraĵoj 
mia Silvestro estas lega 
zorganta pri skribaj fuŝaĵoj
Zuriko, la 1an de januaro 2006