Soneto pri riĉdiferenco
spirite mi ŝajnas sufiĉa
la centan soneton ĉijare 
mi skribas sed imaginare 
monŝuldo okazas tre riĉa  

diferenco inter riĉecoj 
spirita kaj materiala 
troviĝas en sprito banala 
kaŝigita inter strangecoj 

cent sonetoj ne estas frankoj 
nek miliono da dukatoj 
sed la aŭreolo por bankoj 

ili havus ĝin kontraŭpage 
eble ĝi helpus por kontraktoj 
sen ĝi ili bankrotus plage
Zuriko, la 10an de januaro 2006